| ← Psalms (70/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min. |
| 2. | Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. |
| 3. | Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha! |
| 4. | Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio. |
| 5. | Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu. |
| ← Psalms (70/150) → |