| ← Psalms (7/150) → |
| 1. | Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, |
| 2. | Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas. |
| 3. | Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, |
| 4. | Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze: |
| 5. | Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela. |
| 6. | Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. |
| 7. | Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren. |
| 8. | La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco. |
| 9. | Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! |
| 10. | Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn. |
| 11. | Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage. |
| 12. | Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin. |
| 13. | Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. |
| 14. | Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. |
| 15. | Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. |
| 16. | Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo. |
| 17. | Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta. |
| ← Psalms (7/150) → |