← Psalms (69/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. De David. Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo. |
2. | Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas. |
3. | Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio. |
4. | Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. |
5. | Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi. |
6. | Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael! |
7. | Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon. |
8. | Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino. |
9. | Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. |
10. | Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas. |
11. | Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili. |
12. | Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi. |
13. | Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo. |
14. | Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo. |
15. | Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon. |
16. | Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi. |
17. | Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min. |
18. | Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min. |
19. | Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj. |
20. | Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis. |
21. | Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron. |
22. | Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo. |
23. | Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam. |
24. | Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku. |
25. | Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto. |
26. | Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas. |
27. | Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon. |
28. | Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj. |
29. | Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio. |
30. | Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon. |
31. | Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj. |
32. | Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu. |
33. | Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas. |
34. | Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas. |
35. | Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos. |
36. | Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi. |
← Psalms (69/150) → |