| ← Psalms (67/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela. |
| 2. | Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon. |
| 3. | Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. |
| 4. | Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela. |
| 5. | Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. |
| 6. | La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. |
| 7. | Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. |
| ← Psalms (67/150) → |