← Psalms (65/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn. |
2. | Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno. |
3. | Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos. |
4. | Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo. |
5. | Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj, |
6. | Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco, |
7. | Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj. |
8. | Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas. |
9. | Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis. |
10. | Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn. |
11. | Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso. |
12. | La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo. |
13. | La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas. |
← Psalms (65/150) → |