← Psalms (63/150) → |
1. | Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. |
2. | Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. |
3. | Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. |
4. | Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. |
5. | Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. |
6. | Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. |
7. | Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. |
8. | Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. |
9. | Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran. |
10. | Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj. |
11. | Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron. |
← Psalms (63/150) → |