← Psalms (62/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo. |
2. | Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos. |
3. | Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan? |
4. | Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela. |
5. | Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero. |
6. | Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos. |
7. | En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. |
8. | Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela. |
9. | Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo. |
10. | Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro. |
11. | Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio. |
12. | Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj. |
← Psalms (62/150) → |