| ← Psalms (61/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David. Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon. |
| 2. | De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. |
| 3. | Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko. |
| 4. | Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela. |
| 5. | Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. |
| 6. | Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. |
| 7. | Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. |
| 8. | Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage. |
| ← Psalms (61/150) → |