| ← Psalms (6/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. |
| 2. | Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. |
| 3. | Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? |
| 4. | Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco. |
| 5. | Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? |
| 6. | Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. |
| 7. | Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. |
| 8. | Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. |
| 9. | Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon. |
| 10. | Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj. |
| ← Psalms (6/150) → |