| ← Psalms (59/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por Al-aŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi. |
| 2. | Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min. |
| 3. | Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo. |
| 4. | Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu. |
| 5. | Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela. |
| 6. | Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. |
| 7. | Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas? |
| 8. | Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn. |
| 9. | Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo. |
| 10. | Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj. |
| 11. | Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo. |
| 12. | La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo. |
| 13. | Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela. |
| 14. | Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo. |
| 15. | Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton. |
| 16. | Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo. |
| 17. | Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro. |
| ← Psalms (59/150) → |