| ← Psalms (58/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David. Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj? |
| 2. | Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj. |
| 3. | De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. |
| 4. | Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon, |
| 5. | Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto. |
| 6. | Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo! |
| 7. | Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj. |
| 8. | Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon; |
| 9. | Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego. |
| 10. | Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. |
| 11. | Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero. |
| ← Psalms (58/150) → |