| ← Psalms (55/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego. |
| 2. | Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, |
| 3. | Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas. |
| 4. | Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis; |
| 5. | Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris. |
| 6. | Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus; |
| 7. | Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela. |
| 8. | Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro. |
| 9. | Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo. |
| 10. | Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi; |
| 11. | Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. |
| 12. | Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi-mi kaŝus min de li; |
| 13. | Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado, |
| 14. | Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso. |
| 15. | La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo. |
| 16. | Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos. |
| 17. | Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon. |
| 18. | Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi. |
| 19. | Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion. |
| 20. | Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon; |
| 21. | Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj. |
| 22. | Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon. |
| 23. | Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin. |
| ← Psalms (55/150) → |