| ← Psalms (54/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kaŝiĝas ĉe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon. |
| 2. | Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo. |
| 3. | Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela. |
| 4. | Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. |
| 5. | Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin. |
| 6. | Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona; |
| 7. | Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo. |
| ← Psalms (54/150) → |