| ← Psalms (49/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo, |
| 2. | Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune. |
| 3. | Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon. |
| 4. | Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon. |
| 5. | Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj, |
| 6. | Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? |
| 7. | Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li |
| 8. | (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), |
| 9. | Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. |
| 10. | Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. |
| 11. | Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj. |
| 12. | Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota. |
| 13. | Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. |
| 14. | Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. |
| 15. | Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela. |
| 16. | Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo. |
| 17. | Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro. |
| 18. | Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone, |
| 19. | Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon. |
| 20. | Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota. |
| ← Psalms (49/150) → |