| ← Psalms (48/150) → |
| 1. | Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto. |
| 2. | Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo. |
| 3. | Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo. |
| 4. | Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris. |
| 5. | Ili vidis kaj ekmiris, Konfuziĝis kaj forkuris. |
| 6. | Teruro ilin atakis, Tremo, kiel ĉe akuŝantino. |
| 7. | Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ. |
| 8. | Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela. |
| 9. | Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo. |
| 10. | Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano. |
| 11. | Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj. |
| 12. | Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn. |
| 13. | Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio. |
| 14. | Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto. |
| ← Psalms (48/150) → |