| ← Psalms (47/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto. |
| 2. | Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero. |
| 3. | Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn. |
| 4. | Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela. |
| 5. | Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado. |
| 6. | Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu! |
| 7. | Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton! |
| 8. | Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono. |
| 9. | La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta. |
| ← Psalms (47/150) → |