| ← Psalms (46/150) → | 
| 1. | Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata. | 
| 2. | Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj. | 
| 3. | Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela. | 
| 4. | Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo. | 
| 5. | Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno. | 
| 6. | Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. | 
| 7. | La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela. | 
| 8. | Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero, | 
| 9. | Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro. | 
| 10. | Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. | 
| 11. | La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela. | 
| ← Psalms (46/150) → |