| ← Psalms (43/150) → |
| 1. | Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min. |
| 2. | Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko? |
| 3. | Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo. |
| 4. | Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio. |
| 5. | Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. |
| ← Psalms (43/150) → |