| ← Psalms (42/150) → | 
| 1. | Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio. | 
| 2. | Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio? | 
| 3. | Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage:Kie estas via Dio? | 
| 4. | Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio, Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso. | 
| 5. | Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. | 
| 6. | Malĝojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, Sur la monto Micar. | 
| 7. | Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi. | 
| 8. | En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Preĝon al la Dio de mia vivo. | 
| 9. | Mi diras al Dio, mia Roko:Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? | 
| 10. | Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi ĉiutage:Kie estas via Dio? | 
| 11. | Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. | 
| ← Psalms (42/150) → |