| ← Psalms (41/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Psalmo de David. Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo. |
| 2. | La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj. |
| 3. | La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. |
| 4. | Mi diris:Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi. |
| 5. | Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos? |
| 6. | Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas. |
| 7. | Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante: |
| 8. | Afero pereiga atakis lin; Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos. |
| 9. | Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon. |
| 10. | Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili. |
| 11. | Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi. |
| 12. | Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam. |
| 13. | Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Amen, kaj amen! |
| ← Psalms (41/150) → |