| ← Psalms (4/150) → |
| 1. | Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David. Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon. |
| 2. | Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela. |
| 3. | Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li. |
| 4. | Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela. |
| 5. | Oferdonu oferojn piajn, Kaj fidu la Eternulon. |
| 6. | Multaj diradas:Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
| 7. | Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas. |
| 8. | Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco. |
| ← Psalms (4/150) → |