← Psalms (35/150) → |
1. | De David. Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi. |
2. | Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min. |
3. | Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas. |
4. | Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi. |
5. | Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu. |
6. | Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu. |
7. | Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo. |
8. | Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin. |
9. | Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo. |
10. | Ĉiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto? |
11. | Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas. |
12. | Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo. |
13. | Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem. |
14. | Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis. |
15. | Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis. |
16. | Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn. |
17. | Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj. |
18. | Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos. |
19. | Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj. |
20. | Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn. |
21. | Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis. |
22. | Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi. |
23. | Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo. |
24. | Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi. |
25. | Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis. |
26. | Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi. |
27. | Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo. |
28. | Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro. |
← Psalms (35/150) → |