| ← Psalms (33/150) → |
| 1. | Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado. |
| 2. | Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li. |
| 3. | Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado. |
| 4. | Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda. |
| 5. | Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo. |
| 6. | Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro. |
| 7. | Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn. |
| 8. | Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo. |
| 9. | Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis. |
| 10. | La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj. |
| 11. | La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. |
| 12. | Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
| 13. | El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn. |
| 14. | De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero, |
| 15. | Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. |
| 16. | La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto. |
| 17. | Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos. |
| 18. | Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron, |
| 19. | Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato. |
| 20. | Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo. |
| 21. | Ĉar pro Li ĝojas nia koro, Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon. |
| 22. | Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi. |
| ← Psalms (33/150) → |