← Psalms (31/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min. |
2. | Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min. |
3. | Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min. |
4. | Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo. |
5. | En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero. |
6. | Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon. |
7. | Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo, |
8. | Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. |
9. | Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo. |
10. | Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis. |
11. | Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi. |
12. | Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo. |
13. | Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon. |
14. | Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio. |
15. | En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj. |
16. | Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco. |
17. | Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol. |
18. | Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo. |
19. | Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas! |
20. | Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj. |
21. | Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo. |
22. | Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi. |
23. | Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile. |
24. | Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo! |
← Psalms (31/150) → |