| ← Psalms (30/150) → |
| 1. | Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. |
| 2. | Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis. |
| 3. | Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. |
| 4. | Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon. |
| 5. | Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego. |
| 6. | Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos. |
| 7. | Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis. |
| 8. | Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis: |
| 9. | Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? |
| 10. | Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi. |
| 11. | Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, |
| 12. | Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros. |
| ← Psalms (30/150) → |