| ← Psalms (26/150) → |
| 1. | De David. Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos. |
| 2. | Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron. |
| 3. | Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero. |
| 4. | Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros. |
| 5. | Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. |
| 6. | Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, |
| 7. | Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. |
| 8. | Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. |
| 9. | Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj, |
| 10. | En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. |
| 11. | Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min. |
| 12. | Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon. |
| ← Psalms (26/150) → |