Psalms (23/150)  

1. Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
4. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

  Psalms (23/150)