← Psalms (22/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? |
2. | Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. |
3. | Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael. |
4. | Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. |
5. | Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. |
6. | Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. |
7. | Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante: |
8. | Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin. |
9. | Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. |
10. | Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. |
11. | Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. |
12. | Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi. |
13. | Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta. |
14. | Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno. |
15. | Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon. |
16. | Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. |
17. | Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas. |
18. | Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas. |
19. | Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min. |
20. | Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo. |
21. | Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. |
22. | Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. |
23. | Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. |
24. | Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li. |
25. | Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj. |
26. | La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne. |
27. | Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj. |
28. | Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj. |
29. | Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. |
30. | Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. |
31. | Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj. |
← Psalms (22/150) → |