← Psalms (2/150) → |
1. | Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon? |
2. | Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: |
3. | Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! |
4. | La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. |
5. | Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: |
6. | Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto. |
7. | Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis. |
8. | Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero. |
9. | Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. |
10. | Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero! |
11. | Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo. |
12. | Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. |
← Psalms (2/150) → |