← Psalms (19/150) → |
1. | Al la ĥorestro. Psalmo de David. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. |
2. | Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon. |
3. | Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne aŭdas ilian voĉon. |
4. | Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili. |
5. | Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. |
6. | Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. |
7. | La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. |
8. | La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. |
9. | La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj. |
10. | Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj. |
11. | Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon. |
12. | Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj. |
13. | Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko. |
14. | Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. |
← Psalms (19/150) → |