| ← Psalms (149/150) → |
| 1. | Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. |
| 2. | Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. |
| 3. | Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. |
| 4. | Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. |
| 5. | La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. |
| 6. | Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, |
| 7. | Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; |
| 8. | Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; |
| 9. | Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja! |
| ← Psalms (149/150) → |