| ← Psalms (148/150) → |
| 1. | Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto. |
| 2. | Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj. |
| 3. | Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj. |
| 4. | Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo. |
| 5. | Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis. |
| 6. | Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. |
| 7. | Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj; |
| 8. | Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; |
| 9. | Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj; |
| 10. | Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj; |
| 11. | Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero; |
| 12. | Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. |
| 13. | Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo. |
| 14. | Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja! |
| ← Psalms (148/150) → |