| ← Psalms (141/150) → |
| 1. | Psalmo de David. Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi. |
| 2. | Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. |
| 3. | Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj. |
| 4. | Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn. |
| 5. | Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. |
| 6. | Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. |
| 7. | Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. |
| 8. | Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas:ne forpuŝu mian animon. |
| 9. | Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. |
| 10. | La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros. |
| ← Psalms (141/150) → |