← Psalms (14/150) → |
1. | Al la ĥorestro. De David. La sensaĝulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. |
2. | La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. |
3. | Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. |
4. | Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo? |
5. | Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj. |
6. | Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. |
7. | Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael. |
← Psalms (14/150) → |