| ← Psalms (132/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn; |
| 2. | Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob: |
| 3. | Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; |
| 4. | Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj, |
| 5. | Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob. |
| 6. | Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo. |
| 7. | Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. |
| 8. | Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. |
| 9. | Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu. |
| 10. | Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito. |
| 11. | La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono; |
| 12. | Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono. |
| 13. | Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li: |
| 14. | Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. |
| 15. | Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano. |
| 16. | Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. |
| 17. | Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito. |
| 18. | Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono. |
| ← Psalms (132/150) → |