| ← Psalms (130/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. |
| 2. | Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. |
| 3. | Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? |
| 4. | Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. |
| 5. | Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. |
| 6. | Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. |
| 7. | Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo. |
| 8. | Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj. |
| ← Psalms (130/150) → |