| ← Psalms (129/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, |
| 2. | Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. |
| 3. | Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. |
| 4. | La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. |
| 5. | Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion. |
| 6. | Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris; |
| 7. | Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. |
| 8. | Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo. |
| ← Psalms (129/150) → |