| ← Psalms (128/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj. |
| 2. | Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi. |
| 3. | Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo. |
| 4. | Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. |
| 5. | Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo. |
| 6. | Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael! |
| ← Psalms (128/150) → |