| ← Psalms (127/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto. |
| 2. | Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo. |
| 3. | Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. |
| 4. | Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. |
| 5. | Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. |
| ← Psalms (127/150) → |