Psalms (126/150)  

1. Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2. Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
4. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
5. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
6. Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

  Psalms (126/150)