| ← Psalms (124/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, |
| 2. | Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: |
| 3. | Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; |
| 4. | Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; |
| 5. | Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. |
| 6. | Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. |
| 7. | Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. |
| 8. | Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. |
| ← Psalms (124/150) → |