| ← Psalms (122/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. De David. Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. |
| 2. | Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, |
| 3. | Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis. |
| 4. | Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. |
| 5. | Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David. |
| 6. | Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. |
| 7. | Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. |
| 8. | Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. |
| 9. | Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon. |
| ← Psalms (122/150) → |