| ← Psalms (121/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? |
| 2. | Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. |
| 3. | Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas. |
| 4. | Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. |
| 5. | La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. |
| 6. | En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. |
| 7. | La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. |
| 8. | La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne. |
| ← Psalms (121/150) → |