| ← Psalms (120/150) → |
| 1. | Kanto de suprenirado. Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min. |
| 2. | Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. |
| 3. | Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? |
| 4. | Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj. |
| 5. | Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! |
| 6. | Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco. |
| 7. | Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon. |
| ← Psalms (120/150) → |