| ← Psalms (12/150) → | 
| 1. | Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj. | 
| 2. | Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita. | 
| 3. | La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan, | 
| 4. | Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? | 
| 5. | Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. | 
| 6. | La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. | 
| 7. | Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne. | 
| 8. | Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj. | 
| ← Psalms (12/150) → |