| ← Psalms (119/150) → |
| 1. | ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo. |
| 2. | Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro; |
| 3. | Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj. |
| 4. | Vi ordonis al ni, Forte observi Viajn leĝojn. |
| 5. | Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn! |
| 6. | Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn. |
| 7. | Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco. |
| 8. | Viajn leĝojn mi observos; Ne forlasu min tute. |
| 9. | BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj. |
| 10. | Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj. |
| 11. | En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi. |
| 12. | Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn. |
| 13. | Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo. |
| 14. | Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco. |
| 15. | Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn. |
| 16. | Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton. |
| 17. | GIMEL. Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. |
| 18. | Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. |
| 19. | Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn. |
| 20. | Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj. |
| 21. | Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj. |
| 22. | Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn. |
| 23. | Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj. |
| 24. | Viaj decidoj estas mia plezuro, Miaj konsilantoj. |
| 25. | DALET. Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto. |
| 26. | Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn. |
| 27. | Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. |
| 28. | Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto. |
| 29. | La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon. |
| 30. | La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj. |
| 31. | Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min. |
| 32. | Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron. |
| 33. | HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino. |
| 34. | Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. |
| 35. | Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron. |
| 36. | Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito. |
| 37. | Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj. |
| 38. | Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi. |
| 39. | Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj. |
| 40. | Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min. |
| 41. | VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto, |
| 42. | Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton. |
| 43. | Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj. |
| 44. | Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne. |
| 45. | Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. |
| 46. | Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos. |
| 47. | Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas. |
| 48. | Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. |
| 49. | ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis. |
| 50. | Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas. |
| 51. | Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis. |
| 52. | Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas. |
| 53. | Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon. |
| 54. | Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado. |
| 55. | Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. |
| 56. | Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn. |
| 57. | ĤET. Mi diris:Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn. |
| 58. | Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto. |
| 59. | Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj. |
| 60. | Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn. |
| 61. | Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis. |
| 62. | En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj. |
| 63. | Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. |
| 64. | De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn. |
| 65. | TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto. |
| 66. | Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. |
| 67. | Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton. |
| 68. | Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn. |
| 69. | Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. |
| 70. | Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo. |
| 71. | Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn. |
| 72. | Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj. |
| 73. | JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. |
| 74. | Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton. |
| 75. | Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. |
| 76. | Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo. |
| 77. | Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro. |
| 78. | Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj. |
| 79. | Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj. |
| 80. | Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu. |
| 81. | KAF. Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas. |
| 82. | Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos? |
| 83. | Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas. |
| 84. | Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? |
| 85. | Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj. |
| 86. | Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min. |
| 87. | Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. |
| 88. | Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. |
| 89. | LAMED. Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo. |
| 90. | Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras. |
| 91. | Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj. |
| 92. | Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero. |
| 93. | Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas. |
| 94. | Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. |
| 95. | Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn. |
| 96. | Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta. |
| 97. | MEM. Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi. |
| 98. | Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam. |
| 99. | Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado. |
| 100. | Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas. |
| 101. | De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton. |
| 102. | De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas. |
| 103. | Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo! |
| 104. | De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero. |
| 105. | NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo. |
| 106. | Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn. |
| 107. | Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto. |
| 108. | La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min. |
| 109. | Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas. |
| 110. | La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis. |
| 111. | Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro. |
| 112. | Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino. |
| 113. | SAMEĤ. Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas. |
| 114. | Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas. |
| 115. | Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio. |
| 116. | Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero. |
| 117. | Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj. |
| 118. | Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga. |
| 119. | Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. |
| 120. | De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas. |
| 121. | AIN. Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj. |
| 122. | Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu. |
| 123. | Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton. |
| 124. | Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi. |
| 125. | Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn. |
| 126. | Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon. |
| 127. | Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron. |
| 128. | Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas. |
| 129. | PE. Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas. |
| 130. | Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn. |
| 131. | Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn. |
| 132. | Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. |
| 133. | Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi. |
| 134. | Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn. |
| 135. | Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn. |
| 136. | Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. |
| 137. | CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj. |
| 138. | Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero. |
| 139. | Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn. |
| 140. | Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas. |
| 141. | Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas. |
| 142. | Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero. |
| 143. | Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. |
| 144. | La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu. |
| 145. | KOF. Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn. |
| 146. | Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn. |
| 147. | Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas. |
| 148. | Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto. |
| 149. | Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi. |
| 150. | Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo. |
| 151. | Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero. |
| 152. | De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam. |
| 153. | REŜ. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis. |
| 154. | Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi. |
| 155. | Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn. |
| 156. | Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi. |
| 157. | Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis. |
| 158. | Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis. |
| 159. | Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi. |
| 160. | La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco. |
| 161. | ŜIN. Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro. |
| 162. | Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro. |
| 163. | Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas. |
| 164. | Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj. |
| 165. | Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas. |
| 166. | Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas. |
| 167. | Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas. |
| 168. | Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi. |
| 169. | TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min. |
| 170. | Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min. |
| 171. | Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn. |
| 172. | Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj. |
| 173. | Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis. |
| 174. | Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro. |
| 175. | Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu. |
| 176. | Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis. |
| ← Psalms (119/150) → |