| ← Psalms (118/150) → |
| 1. | Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco. |
| 2. | Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco. |
| 3. | La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco. |
| 4. | La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco. |
| 5. | El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. |
| 6. | La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo? |
| 7. | La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj. |
| 8. | Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. |
| 9. | Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn. |
| 10. | Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
| 11. | Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
| 12. | Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
| 13. | Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis. |
| 14. | La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo. |
| 15. | La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn; |
| 16. | La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn. |
| 17. | Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. |
| 18. | Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis. |
| 19. | Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. |
| 20. | Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi. |
| 21. | Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo. |
| 22. | Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula. |
| 23. | De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj. |
| 24. | Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. |
| 25. | Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu! |
| 26. | Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo. |
| 27. | La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro. |
| 28. | Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas. |
| 29. | Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco. |
| ← Psalms (118/150) → |