← Psalms (116/150) → |
1. | Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon, |
2. | Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos. |
3. | Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis. |
4. | Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon. |
5. | Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema. |
6. | La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis. |
7. | Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon. |
8. | Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo. |
9. | Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo. |
10. | Kun kredo mi diris: Mi estas tre afliktita. |
11. | Mi diris en mia konfuziĝo: Ĉu homo mensogas. |
12. | Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi? |
13. | Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. |
14. | Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo. |
15. | Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj. |
16. | Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn. |
17. | Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. |
18. | Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo, |
19. | En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem. |
← Psalms (116/150) → |