← Psalms (115/150) → |
1. | Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. |
2. | Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? |
3. | Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras. |
4. | Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj. |
5. | Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; |
6. | Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; |
7. | Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo. |
8. | Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas. |
9. | Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. |
10. | Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. |
11. | Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. |
12. | La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; |
13. | Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. |
14. | La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. |
15. | Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron. |
16. | La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. |
17. | Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. |
18. | Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja! |
← Psalms (115/150) → |