← Psalms (114/150) → |
1. | Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, |
2. | Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. |
3. | La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen; |
4. | La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj. |
5. | Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? |
6. | Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj? |
7. | Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob, |
8. | Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton. |
← Psalms (114/150) → |